Ĉapitro 01
„Tom!“
Neniu respondo.
„Tom!“
Neniu respondo.
„Kio okazis kun la knabo, mi miras. To-om!“
Neniu respondo.
La maljuna damo tiris la okulvitrojn malsupren kaj rigardis super ilin ĉirkaŭe en la ĉambro; poste ŝi tiris la okulvitrojn supren kaj rigardis sube. Ŝi malofte, pli ĝuste neniam rigardis tra ili pro malgranda aĵo tia, kia estas knabo. Ili estis ŝia parada objekto, la fiero de ŝia koro. Kaj ŝi portis ilin pro stilkonscio, ne por uzi ilin – same tiel bone ŝi povus rigardi tra fornoringoj. Ŝi aspektis perpleksa dum momento, sed poste ŝi diris ne kolere, sed sufiĉe laŭte, por ke la mebloj povu aŭdi ŝin: „Do, se mi kaptos vin, tion mi promesas al vi, jen mi...“
Ŝi ne finis la frazon, sed kliniĝis malsupren kaj pikadis per la balailo sub la lito – kaj pro tio ŝi bezonis spiradon por emfazi la puŝojn. Sed ŝi aperigis nur la katon.
„Knabon de tia speco mi vidis neniam!“
Ŝi iris al la malfermita pordo, haltis sur ties sojlo kaj rigardis eksteren al la tomatoplantoj kaj daturoj, el kiuj konsistis la ĝardeno. Neniu Tom tie troviĝis. Jen ŝi levis la voĉon sufiĉe laŭte por atingi pli forajn celojn, kaj vokis: „To-om!“
Malantaŭ ŝi io susuris mallaŭte, kaj ŝi povis ankoraŭ ĝustamomente turni dorsen por kapti la knabon je jakofinaĵo kaj malhelpi ties fuĝon.
„Tie do! Kial mi ne pensis mem pri la manĝokamero! Kion vi faris en ĝi?“
„Nenion.“
„Nenion, ĉu? Rigardu al viaj manoj. Kaj rigardu al via buŝo. Kia ŝmiraĵo tie estas?“
„Mi ne scias, onjo.“
„Sed mi scias. Estas marmelado – jen tio, kio tie estas. Kvardekfoje mi diris al vi, ke mi senhaŭtigos vin, se vi ne lasos la marmeladon. Donu la vergon al mi.“
La vergo ŝvebadis minace enaere – la situacio estis senelireja...
„Jen! Rigardu malantaŭ vin, onjo!“
La maljuna damo turniĝis kirlovente kaj levis sian jupon el la danĝerzono. En la sama momento eskapis la bubo, grimpis super la altan trotuarflankan barilon kaj malaperis.
Lia onklino Polly staris embarasigite dummomente, kaj post tio ŝi ekridis heziteme.
„Damnita knabo! Ĉu mi lernos tion neniam? Ĉu li ne mistifikis min jam sufiĉe? Kaj mi ĉiam denove lin devis serĉi, tiel, kiel ĉifoje. Sed maljunaj ŝtipkapuloj estas la plej grandaj ŝtipkapuloj ekzistanta